Kio estas KEJ? / 청년회란?

(ĉe la Kongresejo de la 102-a Universala Kongreso de Esperanto, Seulo)
(제102차 서울 세계에스페란토대회의 대회장에서)

Korea Esperanto-Junularo(mallonge, KEJ) estas la organizo por junaj koreaj Esperanto-parolantoj ĝis inkluzive 35-jaraĝaj. Ĝi komenciĝis en 1958 kaj laboradas kiel la junulara sekcio de Korea Esperanto-Asocio(mallonge, KEA), kaj la landa sekcio de TEJO(Tutmonda Esperantista Junulara Organizo).

한국 에스페란토 청년회(KEJ)는 만 35세 이하의 한국 에스페란토 화자를 위해 조직된 단체입니다. 1958년에 설립되어 현재까지 한국 에스페란토 협회(KEA)의 청년 분과 및 세계 에스페란토 청년회(TEJO)의 국가 지부를 맡고 있습니다.

KEJ oficiale celas
a) helpi Esperanto-lernon de junuloj tra la lando,
b) partopreni en la eventoj en/ekster Koreio,
c) kunigi junulojn de koreaj esperantistoj
d) kunlabori en diversaj aferoj kun KEA
kaj tiel plu.

청년회는 공식적으로,
a) 나라 전반의 청년 에스페란토 운동을 도우며
b) 한국 내외의 행사에 참가하며
c) 한국 에스페란토 청년 사용자를 한데 모으고
d) 한국 에스페란토 협회와 다양한 업무를 함께하는 것
등을 추구하고 있습니다.

KEJ ĉiujare eldonas sian magazinon <Nova Verda Voĉo> somere.
청년회는 매년 여름마다 잡지 <노바 베르다 보초>를 발행합니다.